statuto de la Altenburga Astronomia unuiĝo Bernhard Schmidt

§ l: nomo, sidejo, financa jaro

  1. La unuiĝo nomiĝas "Altenburger Astronomieverein Bernhard Schmidt e.V.".
  2. La unuiĝo havas sian sidejon en Altenburg.
  3. La unuiĝo estas registrita en la registro de unuiĝoj ĉe la distrikta tribunalo Altenburg sub la registronumero VR 771.
  4. La financa jaro estas la kalendara jaro.

§ 2: celoj kaj taskoj de la unuiĝo

  1. La unuiĝo celas la kulturadon kaj disvastigadon de la popolkleriga astronomio.
  2. Ĝi volas atingi tion pere de prelegoj, teleskopaj observadoj sub gvidado, kursoj pri la astronomio kaj instrukcioj ĉe la memfarado de observaj instrumentoj.
  3. Krome la unuiĝo subtenas amator-astronome interesiĝantajn membrojn ĉe la kunlaboro kun la faka astronomio.
  4. La publika laboro kompare al individuaj agadoj estas prioritata.

 
§ 3: impostjura puplika utileco

  1. La unuiĝo ekskluzive kaj senpere havas nur celojn de publika utileco en la senco de la alineo "impostfavorataj celoj" de la impostregularo(§§ 51. ff. IR) La unuiĝo agas neprofiteme; ĝi ne havas unuavice proprajn ekonomiajn celojn.
  2. La rimedoj de la unuiĝo estas ekskluzive utiligendaj nur por laŭstatutaj celoj. Profitdivido al membroj aŭ aliaj estas malpermesata.
  3. Neniu rajtas esti favorata per unuiĝa elspezo aŭ per malproprcie alta repago, kiuj ne konformas al la unuiĝa celo.
  4. Aktiva agado de membroj en la senco de la unuiĝo estas honorofica kaj okazas senpage. Pagitaj membrokotizoj, administradaj kostoj kaj donacaj donoj en la kazo de eksiĝo de membro neniukaze repageblas.
  5. Ŝanĝado de la unuiĝa celo permeseblas nur en la kadro de § 3 (1)

§ 4: membreco

  1. membroj de la unuiĝo estas:

    a) regularaj membroj

    b) honoraj membroj

    a) Regularaj membroj de la unuiĝo povas fariĝi ĉiuj juraj personoj. La sinproponado kiel membron okazas en skriba formo. Por junuloj, kiuj ankoraŭ ne estas almenaŭ 18-jaraj, la konsento de> unu el la rajtigitaj edukantoj necesas. Pri la akcepto de membreco decidas la estraro de la unuiĝo. Regularaj membroj devas pagi kotizon. Pri la alteco de la kotizoj decidas la kunvenantaj membroj.

    b) La honora membreco al membroj aŭ nemembroj povas esti donita laŭ la propono de la estraro fare de la kunvenanta membraro por eksterordinaraj meritoj pri la unuiĝo.

  2. finiĝo de la membreco

    La membreco finiĝas per morto, ĉe juraj personoj per malfondo aŭ ĉesigo, per eksiĝo kaj per ekskludo.

    a) La eksiĝo de membro povas okazi per skriba denonco je la jarfino de la kalendara jaro. Ankoraŭ ne pagitaj kotizoj estas pagendaj.

    b) La ekskludo okazas laŭ la decido de la estraro, se membro damaĝas la renomon de la unuiĝo, difektas intence aŭ krude senatente unuiĝajn instalaĵojn, aŭ spite al skriba admono ne pagas sian kotizon dum pli ol jaro. La ekskludo okazas per skribo al la membro. Kontraŭ la ekskludo eblas skribe protesti interne de dekkvar tagoj. En la sekvonta kunveno la membraro decidas finfine.

§ 5: organoj de la unuiĝo

organoj de la unuiĝo estas:

§ 6: estraro

  1. La estraro konsistas el:

    La kunvenantaj membroj elektas la estraron je la daŭro de du jaroj. En la kazo de perdo de estrarano la restantaj estraranoj povas elekti el la membraro alian estraranon, kiu transprenas ĝis la sekvonta membrokunveno la taskojn konfidatajn al li.

  2. La postenoj de la estraranoj estas decidataj en precipaj elektoj. La taskoj de la estraro estas:

    a) organizado de observadoj kaj prelegoj, kulturado de kontaktoj al popolobservejoj kaj al similaj organizaĵoj, ligoj al la faka astronomio, direktado de aferoj, publikigoj kaj laborraportoj por la membroj,por la amaskomunikiloj kaj interesiĝantoj.

    b) prezentado kaj reprezentado de la unuiĝo laŭ § 26 de la Civitana leĝaro. La unuiĝo antaŭ juĝejo aŭ eksterjuĝeje estas reprezentata de la prezidanto kaj de la vicprezidanto aŭ de iliaj rajtigitaj anstaŭantoj.

    c) alvokado kaj efektivigo de la kunveno de la membroj

§ 7: kunveno de la membroj

  1. La membrokunveno okazas post skriba aŭ retpoŝta invito unufoje po jaro. Al ĝi la estraro invitas minimume monaton antaŭ la kunveno, informante ĉe tio pri la tagordo. Aldonaj proponoj devas atingi la estraron en skriba formo almenaŭ dekkvar tagojn antaŭ la kunveno. Membrokunveno ankaŭ alvokendas, se tion postulas almenaŭ dek procentoj de la membroj.
  2. La membrokunveno ne povas fari decidon, se malpli ol la duono de ĉiuj membroj ne ĉeestas. En tiu kazo alvokendas interne de 23 tagoj nova kunveno, kies membroj tiam sen konsidero de la nombro de ĉeestantoj estas decidpovaj.
  3. La membroj de kunveno elektas el la membroj gvidanton de la kunveno kaj protokolanton. La voĉdonado okazas publike per manlevado,se ne almenaŭ unu el la membroj postulas sekretan voĉdonadon.
  4. Voĉdonadoj okazas per la simpla plimulto de la donitaj validaj voĉoj sen la sindetenoj de voĉdonado. Sed ĉe intencataj ŝanĝiĝoj de la statuto estas necesaj la plimulto de du trionoj de la donitaj voĉoj. Ĉiu ĉeestanta membro havas unu voĉon. La balotado de la estraranoj okazas per la absoluta plimulto de la ĉeestantaj membroj. Se neniu el la kandidatoj atingas la absolutan plimulton, necesas dua balotado por decidi inter la du kandidatoj. Pri la irado de la mebrokunveno la protokolanto devas fari protokolon, kiun devas subskribi kaj la gvidanto de la kunveno kaj la protokolinto.

§ 8: malfondo de la unuiĝo

  1. La malfondo de la uniĝo povas okazi nur per decido de la unuiĝo kun la plimulto de du trionoj de ĉiuj ĉeestantaj membroj.
  2. Ĉe la malfondo de la unuiĝo aŭ finiĝo de la ĝisnuna celo la proprieto kaj la akiroj kaj kreitaj instalaĵoj de la unuiĝo fariĝas la posedo de la rondo de subtenantoj de la Naturscienca muzeo Mauritianum, kun la kondiĉo, ke la ricevitaj posedaĵoj eksklusive kaj senpere estos uzataj por publike utilaj celoj. Al la proprieto de la unuiĝo apartenas ankaŭ pagitaj kaj ŝparitaj kotizoj de membroj kaj donacitaj donoj.

Altenburg, la 8-an de januaro en la jaro 2002

subskriboj

Benndorf, Heiko
Junge, Georg
Blobelt, Joachim
Friedel, Alwin
Hertwig, Hansjürgen
Weber, Hans-Joachim
Sauermann, Jürgen
Vohla, Frank