Kleiner Sprachkurs ESPERANTO
39. Lektion

Einiges zum Thema Jahr

Ni komencas hodiaŭ la novan jaron. La nova jaro komenciĝas. Multan feliĉon ni deziras. Ekde hodiaŭ ni skribas alian jarnumeron. Ĉu vi jam havas novan kalendaron? Ĉu murkalendaron aŭ poŝkalendaron? (muro: Mauer, Wand), poŝo (Tasche). La jaro havas dekdu monatojn aŭ kvindek du semajnojn aŭ tricent sesdek kvin tagojn, la superjaro havas tricent sesdek ses tagojn. La ĵus (soeben) komenciĝinta jaro ne estas superjaro. Vi jam konas la nomojn de la semajntagoj kaj de la monatoj. Ĉu vi scias nomi ilin? La jaro estas dividita en kvar sezonojn. Estas printempo, somero, aŭtuno kaj vintro. Ni festas tri grandajn festojn. En vintro ni festas Kristnaskon. La Paskofeston, pri kiu sinjoro Lindner skribis, ili festis ĉirkaŭ la dimanĉo post la unua plenluno en printempo. Sep semajnojn poste ili festis Pentekoston. La tagnoktegaleco aŭ ekvinokso (Tag- und Nachtgleiche) en marto estas la komenco de printempo, kaj en septembro komenciĝas aŭtuno. La somera solstico (Sonnenwende) je la dudekunua de junio estas la komenco de somero. Ekde la vintra solstico komenciĝas vintro.

*****************************************************

Bonvolu traduki:

1) Wir grüßen das neue Jahr.
2) Meine Freundin schenkte mir einen Abreißkalender (ŝirfolian kalendaron.)
3) Morgen reißen wir das erste Blatt ab. (deŝiras)
4) Wieviel Monate dauert (daŭras) eine Jahreszeit?
5) Jedes vierte Jahr ist ein Schaltjahr, außer (escepte) den Jahren, deren Zahlen durch 100 teilbar sind, aber nicht durch 400. So war beispielsweise das Jahr 1900 kein Schaltjahr.
6) In einem Schaltjahr hat der Februar 29 Tage.
7) Die Sonntage sind mitunter (kelkfoje) Feiertage, doch nicht für jeden sind die Sonntage Ruhetage.
8) Welches Datum (dato) haben wir heute?
9) Ab der Wintersonnenwende werden die Tage länger.
10) Der 21. Dezember ist der kürzeste Tag des Jahres.
11) Die Sonne (suno) geht spät auf (levi: heben, leviĝi: sich erheben, aufgehen) und sehr früh unter (subiras).
12) Wenn die Hähne (kokoj) krähen (krias), wird es Tag.

La tradukoj el la 38-a leciono:

1) Vivu la novjaro!
2) Alportu al ni tri glasojn de la ruĝa vino kaj al nia avino plian brandon.
3) Ni kunpuŝigu la glasojn je la sano de niaj karaj gastoj kaj je feliĉoporta paca nova jaro!
4) Je via sano, sinjorino prokuroro!
5) Tiu ĉi vino estas akra, sed la alia estas milda.
6) Ankaŭ mineralakvo estas bongusta trinkaĵo.
7) Kiu havas zorgojn, tiu evitu likvorojn!
8) La mensogobarono asertis, ke dudek boteloj da hungara vino staris sur la tablo, kiam li drinkis kune kun la sultano.
9) "Eldrinku", diris la sultano al la barono, sed tiu jam eltrinkis ĉion.

***