DeutschDeutsch Deutschjapana

Alternativaj junularprojektoj Altenburg

Alternativaj junularprojektoj e.u*. ekzistas ekde la jaro 1992 kaj helpas junulojn, fari projektojn, kiuj diferencas de ordinara plimulto. La unuiĝo estis fondita de homoj, kiuj okupiĝas kun sociala laboro por junuloj. Sed ekde la jaro 1994 la membroj venis ĉefe ek la domokupadula movado. Post kiam en Altenburg ne plu ekzistis okupitaj domoj, la unuigko fondis junularkafejojn kaj informobutikon. Nuntempe la kafejo "Alternativhaus" (Alternativdomo) havas adreson "Auf den Röhren 12", poste ni transloĝiĝis de la adreso Teichstraße 19 en la septembro je la jaro 2002. En la kafejo oni povas ludi darton, skaton, bilardon, ŝako kaj tablofutbalo. Okaze oni montras filmojn kaj faras prelegojn kaj diskudadojn pri diversaj temoj.
La unuiĝo partoprenas al popolaranĝoj, kiel la tagoj de la unuiĝoj,  1-a de majo, ktp.
La Alternativaj junularprojektoj donas ankaŭ al diversaj grupoj la spertojn kaj logistikan subtenon por ĝia memorganizado. Sukcesaj fondaĵojn de tiu estas la skatunuiĝo "18 und weg" kaj la sportununiĝo Roter Stern Altenburg (Ruĝa stelo).

La retadreso de la unuiĝo estas: ajp@link-abg.de

koktela festo 05/09/09

Party

Estis bona malfrusomera vetero ĉe la koktela festo, kiu daŭris ĝis post sunleviĝo. Multajn ĝojon faris konkurso en Limbo-danco.

1972 jaroj kristana spacveturado

Cxieliro

En la jaro 33 flugis la kosmoveturanto Jesus Christus en la ĉielon kaj metis la fundamenta ŝtono por la kulto de kosma veturado nomata kristanismo. Tiun eventon ni festis je la ĵaŭdo 2005/05/05.


inoj

La Ĉieliron ni festas tradicie en alternatia maniero. La plej multaj homoj festas Ĉieliron kiel la tago de viroj aŭ de patroj. Ĉe ni la inoj estas egalrajta, kiel la dekstra bildo videblas.


plenkunveno je la 27-a februaro de la jaro 2005

Dimanĉe, 2005/02/27 okazos plenkunveno el la kafejo. Ĉe tiu ni interparolas pri la estonteco de la Alternativdomo kaj de la unuiĝo. Temoj estos la nova financa situacio kaŭze de la ŝparagadoj de Turingujo, novaj projektoj, la estraro, organizado kaj aliaj.


aranĝoj 2004

silvestro

Kun tiu festo ni uzis la kafejo en la lasta jaro ĝis la fina sekundo kaj ekde la unua sekundo de la nova jaro.

koktela festo je la Sankta vespero

Tiu tradicia festo okazis ankaŭ en la jaro 2004. Fotoj ni ankoraŭ devas skani.

2004/12/18: SV Roter Stern Altenburg (sportsocieto Ruĝo Stelo) festis Sankta vespero

Party RSA

La sportsocieco uzis denove la ĉambroj de la Alternativdomo por sia jarfina festo.


Flyer 13-a marto 2004: planedojfesto

Planetenparty

AJP aranĝis kune la Altenburger Astronomieverein Bernhardt Schmidt e.V. (Altenburga Astronomia Unuiĝo "Bernhard Schmidt) plandojfeston. Pro malbona vetero veraj planedoj bedaŭrinde ne estis videbla...



aranĝoj 2003

koktela festo je la Sankta vespero

La koktela festo havas tradicio ekde kelkaj jaroj kaj estis aranĝita ankaŭ en la jaro 2003.

2003/12/14: tablofutbala turniro

Kickerturnier

Pri tiu turniro, kiu ni faris kune la  sportunuiĝo Ruĝa stelo Altenburg, ekzistas germanlingvan reporton en la TTT-ejo de la Ruĝa stelo.


Logo

De la okan ĝis la dekan de decembro la Alternativdomo servis kiel kuliso por fari la filmon  "Adile geht" (Adile iras). Ĉe tiu okazo ekestis la novan signo de unuiĝo, kiu anstataŭas la malnovan strekografikaĵo el la tempo de iama Altnerativdomo en la strato Heinestraße.


2003/08/22: somera festo


Ĉe la somera festo ludis  la Maads kaj la bando de la kafejo. Post tiam Pauli kaj Silko surmetis sondiskojn. La festo daŭris ĝis mallonga antaŭ la sunleviĝo kaj faris plezuron al ĉiu.


2003/04/24: Pli da laboro, malpli da mono ...


Membroj de la sindikato FAU veturis tra la lando, por informi pri la planoj de la Hartz-komisiono. Ankaŭ en la Alternativdomo okazis tia aranĝo. Ĝi komencis per prelego, en tiu partoprenis ĉirkaŭ dudek vizitantoj, kiu demandis kaj diskudis multe.

Post la prelego la Berlina kantisto Geigerzähler (vortludo; la vorto por la Geiger-Müller-nombriltubo signifas ĉi tie violono nombrulo) faris satiran programon kaj prezentes sin kiel kunlaboristo de la PSA** "Flexi Fit". Dum la programo la ĉambro pleniĝis kun gastoj kaj ekestis malgaŭ la grava temo gaja animstato. Oni ridis multe kaj ne ŝparis aplaŭdon.

2003/02/15: karnavalo en la junularkafejo Rote Zora (Ruĝa Zora)

En la jaro 2003 oni festis karnavalon diference de nataŭaj jaroj kune la teamo de la kafejo Rote Zora en ĝiaj ĉambroj.

aranĝoj 2002

2002/12/24: dormulo ĉe la koktela festo je la Sankta vespero


Dum la homoj petolaj festis, dormulo estis ne rimarkita en la kafejo. Malgraŭ elspeza rastropersekutado kaj milito kontraŭ la teroro apartenas dormuloj ĉiam plu en la bildo de urbo, eĉ en malgranda urbo. La dormulo estis trovita unue je la esplorado de fotoj.

2002/11/11: potfarado kun Doreen Kaiser

Bedaŭrinde ni ne havas fotojn.

2002/09/27: malferma festo de la Alternativdomo


Al la festo partoprenis la supera urbestro Wolf kaj sinjoro Rüger el la SWG (urba loĝejojsocieto). Komence oni malfermis fotoekspozicio pri la historio de la unuiĝo.

2002/08/15: ĵaŭda koncerto kun la usonaj HC***-bandoj pg.99 kaj Llynch

Tiu koncerto estis la lasta aranĝo en la Deep Under Bar, Teichstraße 19.

2002/06/30: Rigardo de la finludo de la futbalmondĉampioneco web2.jpg (11307 Byte)

2002/06/09: koncerto en la kelo, i.a. kun la itala bando Comrades

020609_1.jpg (10535 Byte)
020609_2.jpg (11686 Byte)

 

 

*) e.u. = enskribita unuiĝo
**) PSA = Personal Service Agentur, en Esperanto: personara serva agentejo
***) HC = hardcore, en Esperanto: malmola kerno

startpaĝo